Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Novialo

Novialo
novial
konstruita lingvointernacia planlingvoesperantido
internacia planlingvo
Skribo latina alfabeto
Kreinto Otto Jespersen
Dato 1928
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 nov
  Glottolog novi1234
Angla nomo Novial
Franca nomo novial
Vikipedio
vdr

Novialo (noviale: novial, mallongigo de nov international auxiliari lingue [nova internacia helplingvo]), estas planlingvo kreita de dana lingvisto Otto Jespersen en 1928 por esti internacia helplingvo. Jespersen estis frua subtenanto de Esperanto. Li servis kiel membro en la Delegacio por la Alpreno de Internacia Helplingvo dum 1907, kiam Ido aperis. Post la delegacio, Jespersen subtenis Idon. Tamen, la Ido‑movado disfalis dum kaj post la Unua mondmilito, kaj Jespersen kredis, ke difektoj en la lingvo kulpas. Li kreis sian propran projekton, Novialo.

Post Ido, Occidental (poste nomata Interlingue, Esperante Interligveo) gajnis popularecon kiel "natureca" lingvo. La lingvo de Jespersen celas kaj naturecon kaj facilecon. Novialo havas gramatikajn finaĵojn samkiel Esperanto. Tamen, ĝi uzas malsamajn finaĵojn.

Jespersen faris malgrandajn ŝanĝojn al la lingvo dum 1934 kaj eĉ poste. Kiam Jerpersen pasis al IALA, lastaj novialistoj kreis komisionon por reformi la lingvon en 1937. Valter Ahlstedt estis unu el la membroj de ĝi. Pro lia influo, la nova versio de Novial proksimiĝis al Okcidentalo. Lia "Gramatike interlingual" de 1947 estis aprobita kiel nova oficiala gramatiko de Novial, sed, Novialo preskaŭ pereis je la morto de Jespersen en 1943. Valter Ahlstedt kaj Andrea Baietti el Italio estis treeble la nuraj homoj kiuj interparolis Novialon al alilandano.

En 1998, grupo klopodis revivigi la projekton per interreto, diskutante ŝanĝojn en la lingvo[1]. La noviala Vikipedio, kiu komenciĝis en 2006, entenis en decembro 2024, pli ol 1 700 artikolojn. Laŭ la diskuto dekdu ĝis dudek homoj disigitaj inter diversaj landoj en la tuta mondo estus kapablaj paroli Novialon.

  1. Federico Gobbo. (2008) Franks Boers, Jeroen Darquennes, Koen Kerremans, Rita Temmerman: Multilingualism and Applied Comparative Linguistics II (angle), p. 32. ISBN 978-1-84718-670-6.

Previous Page Next Page






Novial AF ኖቪያል AM Novial AN نوفيال Arabic Novial AST Novialava AVK Novial dili AZ نوویال دیلی AZB Навіяль BE Novial BS

Responsive image

Responsive image