Novlando kaj Labradoro | ||
---|---|---|
Alternativa nomo | angle Newfoundland and Labrador france Terre-Neuve-et-Labrador | |
Plena nomo | Novlando kaj Labradoro | |
| ||
Devizo: latine Quaerite Prime Regnum Dei (Serĉu unue la regnon de la Dio) | ||
Oficialaj lingvoj | angla | |
Floro | Purpura kruĉplanto (Sarracenia purpurea) | |
Arbo | Nigra piceo (Picea mariana) | |
Birdo | Atlantika fraterkulo (Fratercula arctica) | |
Ĉefurbo | Sankt-Johano (Novlando) | |
Plej granda urbo | Sankt-Johano (Novlando) | |
Leŭtenanta Guberniestro | Joan Marie Aylward
(ekde 14-a de novembro 2023) | |
Ĉefministro | Andrew Furey
(ekde 19-a de aŭgusto 2020) | |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
7 6 | |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
10-a rango 405.212 km² 373.872 km² 31.340 km² ({7,7%) | |
Loĝantaro - Tuto (2021) - Loĝdenso |
9-a rango 510550 1,43 po km² | |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$21,534 miliardoj (9-a) $41.733 (6-a) | |
Aliĝo al Konfederacio | 31-a de marto 1949 (12-a) | |
Tempozono | UTC-3.5 por Novlando UTC-4 por Labradoro | |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
NL (antaŭe NF) CA-NL A | |
Retejo | www.gov.nl.ca | |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | ||
Novlando kaj Labradoro (ofte nomata simple Novlando; angle Newfoundland and Labrador [nju-faŭnd-LAND and LAB-ra-dor]; france Terre-Neuve-et-Labrador [ternev e labrador]) estas provinco de Kanado. Tiu mara provinco havas du partojn: la insulo de Novlando, 112 299 km², kaj regiono en la Kebekia duoninsulo de Labradoro, 292 218 km², apartigita de la Markolo Bel-Insulo. Novlando kaj Labradoro estas la plej orienta provinco en Kanado. La ĉefurbo estas Sankt-Johano (110 525 urbanoj laŭ la censo de 2021). Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 510 550 loĝantoj sur areo de 405 212 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km².
La nuna ĉefministro de Novlando kaj Labradoro ekde la 19-a de aŭgusto 2020 estas Andrew Furey. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Joan Marie Aylward.
Antaŭe, la nomo de la insulo estis "New Found Lande" aŭ "Terra Nova" (Lando Nova.) En 1503, la portugalo Gaspar Corte-Real nomis la nordan parton Terra del Lavrador (lando de terkultivisto) ĉar li estis kultivisto.