Ohrid (makedone Охрид, albane Ohër/Ohri, bulgare Охpидa, turke Ohri) estas urbo en Nord-Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 38 818 homoj.[1]
La urbo situas laŭborde de nacia parko (makedone Национален Парк Галичица) kaj Lago de Ohrid. Kontraŭe al tiu lago troviĝas Albanio. La urbo estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1980. La urbo Ohrid estas la administra centro de la Opština Ohrid.
- ↑ nombroj de urbanoj laŭ la censo de septembro 2021 el la retejo citypopulation.de, jen ankaŭ arkive en grafike tre modesta formo