Ombudsmano aŭ ombudo (svede ombudsman /ˈɔm.bʉːds.ˌman/ aŭ ombud /ˈɔm.bʉːd/) estas ŝtata funkciulo, kiu traktas plendojn de individuoj kontraŭ misa, fuŝa aŭ nejusta administracio fare de publikaj organoj, kiel la registaro aŭ tribunaloj.
La sveda vorto siavice venas de la malnovnordlanda lingvo: umboðsmaðr [UMbozsmazr] (plenrajtulo). En 1809 Svedio estis la unua regno nomumanta ombudsmanon por kontroli la leĝan sistemon. En pluraj lingvoj ombudsmanoj ricevas la nomon "advokato (aŭ defendanto) de la popolo"; en aliaj lingvoj, oni nomas ilin "mediatoroj" aŭ "mediaciistoj". Tamen ombudsmano ne mediacias inter privatuloj aŭ individuoj.