Ordinara fazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Masklo de hibrida bredado en Pollando
Notu fajnan blankan kolumon pro kontribuo de ringokola subspecio al hibrida genetiko ino en Anglio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phasianus colchicus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Fazano aŭ ordinara fazano (Phasianus colchicus), estas birdo de la fazana familio de Fazanedoj, de la ordo Kokoformaj.
Ĝi estas indiĝena de Rusio kaj estis amplekse enmetitaj aliloke kiel ĉasbirdo. En partoj de sia teritorio, nome en lokoj kie neniu el ties parencoj loĝas kiel en Eŭropo (kie ĝi estis naturigita), ĝi estas konata simple kiel la "fazano". "Ringokola fazano" estas kolektiva nomo por nombro de subspecioj kaj ties krucbredaĵoj. Je 2005, ili havis la plej malgrandan konatan genomon el ĉiuj vivantaj amniuloj, nur 0.97 pg (970 milionoj da bazaj paroj).[1]
Ĝi estas tre bone konata ĉasbirdo, inter tiuj de pli da regiona gravo kaj eble la plej disvastigata kaj antikva en la tuta mondo. La ordinara fazano estas unu el la plej ĉasataj birdoj de la mondo;[2] ĝi estis enmetita tiucele en multajn regionojn, kaj estas ankaŭ ofta en ĉasfarmoj kie ĝi estas komerce bredata. Ringokolaj fazanoj ĉefe estas komune bredataj kaj estis enmetitaj en multajn partojn de la mondo; la ĉasbredaĵoj, kvankam ne distinga speco ege disvolviĝis kaj povas esti konsiderataj duonaldomigitaj. La Ringokola fazano estas la ŝtata birdo de Suda Dakoto, unu el nur tri usonaj ŝtataj birdoj kiuj estas specio neindiĝena de Usono.
La Verda fazano (P. versicolor) de Japanio estis foje lokigita kiel subspecio ene de la ordinara fazano. Kvankam la specioj produktas fekundajn hibridojn kie ili kunekzistas, tio estas simple tipa karaktero ĉe Kokanseroj, ĉe kiuj postzigotaj izolaj mekanismoj estas iome komparaj al plej parto de aliaj birdoj. La specioj ŝajne havas iome da diferencaj ekologiaj postuloj kaj almenaŭ en ties tipa habitato la Verda konkurencas kun la ordinara fazano; ties enmeto en Japanio multe malsukcesis.