![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Oriolo (Oriolus oriolus) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Orioledoj (Oriolidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Temas pri tre belkoloraj birdoj el kiuj konsistas la genro Oriolus, kiu loĝas en la Malnova Mondo kaj oni konsideru, ke la Novmondaj orioloj aŭ Ikteredoj de familio Icteridae, ne estas rilataj unuj la aliajn kaj ĉe ili temas pri pli diversa kaj multnombra familio.
La orioledoj aŭ simple orioloj enhavas entute la Figbirdon Sphecotheres viridis, tio estas la ununura membro de la genro Sphecotheres, kaj la oriolojn de la Malnova Mondo tio estas tiuj specioj de la genro Oriolus.[1] Oni proponis, ke aliaj genroj eliru el Oriolus. Ekzemple, La specioj de Afrikaj nigrokapuloj estas foje lokitaj en la genro Baruffius. La familio distribuiĝas tra Afriko, Eŭropo, Azio suben ĝis Aŭstralio. La malmultaj specioj nestumantaj en mezvarmaj regionoj estas migrantaj, kaj kelkaj tropikaj specioj faras ankaŭ sezonajn movojn.
La orioloj (28 specioj) estas ĉefe tropika malnovmonda grupo, kvankam unu specio reproduktiĝas plie nur en mezvarmaj regionoj. Tradicie oni lokigas ilin inter la Dikruredoj kaj la Korvedoj aŭ korvoj.