Oseta lingvo | ||
ирон æвзаг [iRON avĴAG] | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
orienta irana lingvaro • skita lingvaro | ||
Parolata en | Rusio, Kartvelio, Sud-Osetio[1], Turkio | |
Parolantoj | 599 250 | |
Denaskaj parolantoj | 600 000 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | ĉ. 10 000 | |
Skribo | Cirila alfabeto kun kelkaj aldonoj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Nord-Osetio, Sud-Osetio | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | os | |
ISO 639-2 | oss | |
ISO 639-3 | oss | |
Glottolog | osse1243 | |
Angla nomo | Ossetian | |
Franca nomo | ossète | |
Vikipedio | ||
La oseta lingvo (osete ирон æвзаг [iRON avĴAG]) estas parolata ĉefe en Nord-Osetio (jure rusa lando)[2] kaj Sud-Osetio[3] (kie ĝi estas rekonita oficiala lingvo), signifaj diasporoj ekzistas ankaŭ en Moskvo, Peterburgo, Toronto kaj kelkaj aliaj grandaj urboj de la mondo. Entute estas ĉirkaŭ 500 mil parolantoj[2] (laŭ aliaj pritaksoj, estas eble ne pli ol 400 mil fluparolantoj).
La lingvo apartenas al la irana grupo de la hindoeŭropaj lingvoj (orient-irana grupo, al kiu apartenas ankaŭ la paŝtua (aŭ puŝtua) en Afganio, la jagnoba en Taĝikio kaj kelkaj aliaj). Multaj iranistoj uzis la osetan lingvon por deĉifri nomojn de eminentaj scitoj, kiuj restis en antikvaj priskriboj de la regiono. Ekzistas firmaj etimologiaj kaj historiaj pruvoj de iamaj kontaktoj de osetlingvanoj kun slavaj, finno-ugraj kaj tjurkaj gentoj. Multo venis al la lingvo jam de la kaŭkazia ĉirkaŭaĵo.