Ostrava | |||
germane Ostrau, pole Ostrawa | |||
urbo | |||
Ostrava en fotoj
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ostrava | |||
Moto: Pli sekura Ostrava - projekto de ni ĉiuj. | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Municipo | Ostrava | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Ĉeĥa Silezio | ||
Transporto | Aŭtostrado D1 | ||
- Internacia vojo | I/11 (E 75) | ||
- Fervojo | Ostrava hl.n., Ostrava-Svinov | ||
Urbaj partoj | 23
| ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Vizitindaj lokoj | 5
| ||
Konstruaĵoj | 4
| ||
Riveroj | 4
| ||
Situo | Placo de Masaryk | ||
- alteco | 260 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 30″ N 18° 17′ 30″ O / 49.84167 °N, 18.29167 °O (mapo) | ||
Areo | 214,23 km² (21 423 ha) | ||
- de metropolo | 3 896 km² (389 600 ha) | ||
Loĝantaro | 284 765 (2024) | ||
Denseco | 1 329,2 loĝ./km² | ||
Baseno | Ostrava baseno | ||
Unua skribmencio | 1229 | ||
Primatoro | Ing. Petr Kajnar (ČSSD) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 702 00 | ||
Aŭtokodoj | T | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0806 | ||
NUTS 5 | CZ0806 554821 | ||
Katastraj teritorioj | 39 | ||
Lokaj partoj | 37 | ||
Bazaj setlejunuoj | 265 | ||
Partoj de urbo | 23 | ||
Situo de Ostrava enkadre de Ĉeĥio
| |||
Ostrava enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Partoj de urbo Ostrava
| |||
Vikimedia Komunejo: Ostrava | |||
Retpaĝo: www.ostrava.cz | |||
Portalo pri Ostrava | |||
Ostrava ( aŭskultu) (pole Ostrawa, germane Ostrau) estas statuta urbo situanta sur limoj de Silezio kaj Moravio nordoriente de Ĉeĥio, proksime de ŝtatlimo kun Pollando. Ostrava situas sur kunfluejo de riveroj Lučina, Odra, Opava kaj Ostravice. Dank' al la situo en Moravia pordego falas Ostrava en milde varman klimatan regionon, kiu estas favora por vico da specioj de faŭno kaj flaŭro tipaj por Mez-Eŭropo. La urbo kun areo 214 km² kreas sume 23 urbaj kvartaloj, en kiuj vivas 284 765 loĝantoj (2024). Ostrava, la sidejo de la regiona oficejo Moravia-Silezia Regiono kaj de distrikto Ostrava-urbo, tiel estas la tria plej granda urbo de Ĉeĥio. Sed se ni konsideros fakton, ke la granda ostrava aglomeraĵo aŭ kunurbaj disvastigitaj administrado de Ostrava-Regiono, kreata de distriktoj Ostrava, Karviná kaj Frýdek-Místek havas 796 000 loĝantojn, poste montriĝas, ke post granda praga aglomeraĵo estas tiu ĉi la dua plej granda en la respubliko. La denseco de enloĝiĝo estas 1443 loĝantoj en km². De la nordo suden (Antošovice- Nová Bělá) Ostrava mezuras 20,5 km, de la oriento okcidenten (Bartovice-Krásné Pole) 20,1 km. La longeco de lokaj komunikaĵoj faras 828 km. La sidejo de magistrato estas Nova urbodomo. En la urbo havas sidejon ankaŭ episkopo de diocezo ostrava-opava. Sur teritorio de Ostrava situas kvar urbaj memorigaj zonoj.[1]
Ostrava elkreskis kiel industria centro de nigrakarba baseno. Pro sia minista kaj metalurgia industrioj en la pasinteco nomata "ŝtala koro de la respubliko", ĝi trairis tra karakterizaj ŝanĝoj post la jaro 1989. Sekve de restrukturaligo de la industrio estis dampita mineja agado kaj lasta karbo estis minita sur teritorio de la urbo en la jaro 1994. Atestanto de la minista pasinteco estas Malsupra regiono Vítkovice, la eksa industria areo kun unika industria arkitekturo aspiranta en enskribon de listo pri Monda heredaĵo de Unesko. En Ostrava troviĝas vico da teatroj, galerioj kaj kulturdomoj. Inter la plej konataj kulturaj agadoj okazigataj en la urbo apartenas muzikaj festivaloj Colours of Ostrava kaj Beats for Love, festivaloj de klasika muziko Internacia muzika festivalo Majo de Janáček kaj Sanktvenceslaa muzika festivalo, Someraj ŝekspiraj solenoj. Ĉiujare okazas ankaŭ atletika konkurso Ora sprintŝuo. Altlernejojn en Ostrava reprezentas Altlernejo mineja - Teknika universitato Ostrava kaj pli ĝenerale celita Ostrava universitato.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohumín, Petřvald, Šenov, Vřesina, Čavisov, Stará Ves nad Ondřejnicí, Klimkovice, Vratimov, Velká Polom, Dolní Lhota, Jistebník, Hlučín, Šilheřovice, Ludgeřovice, Dobroslavice, Děhylov, Krmelín, Paskov kaj Rychvald.