Palencio (hispanePalencia) estas kastilia urbo kaj municipo en la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Kampartero, en hispana Tierra de Campos. Ĝi estas la plej loĝata urbo kaj ĉefurbo de la provinco Palencio, en kies sudo ĝi estas.
Palencio estis sufiĉe grava urbo dum la mezepoko, dum kiu fondiĝis unu el la plej malnovaj universitatoj de Eŭropo. Poste ĝi perdis gravecon, kaj eĉ la universitato estis translokita al Valadolido. La ĉefurba metropoleto, nome alfoz de la urbo, estas formata de dek municipoj, kun pli ol 20 000 loĝantoj, kiuj sume al tiuj de la ĉefurbo totalas pli ol 100 000 personoj. Palencio estas grava industria centro en la regiono.