Paliso estas forta ligna stango, malsupre pintigita, kiun oni starigas, enigante ĝin en la teron. Puŝiĝinte en la teron, paliso ofte estas parto de barilo, aŭ el bretoj, aŭ el drata reto aŭ pikdrato. Palisoj kaj palisetoj interalie gravas en la flegado de ĝardenoj.
Dum la antikva epoko kaj la mezepoko oni ofte konstruis barilojn el palisaro, multaj paralele starigitaj kaj plej ofte ankaŭ supre pintigitaj palisoj, kiuj konsistigis muron malhelpan al la malamiko.
Armeaj tranoktejoj, vilaĝoj kaj urboj estis protektitaj per remparoj el palisaro, la Romia Imperio konstruigis la Limeson, gigantan palisaron tra Britio kaj Ĝermanio, por defendi sian nordan limon, kaj multaj fruaj, lignaj fortikaĵoj konsistis ĉefe el palisaroj.
Laŭ Francisko Azorín paliso estas Forta, malsupre pinta stangeto por fiksi ĝin en tero.[1] Li indikas etimologion el la latina palicium, el palus (stango). Kaj li aldonas la terminojn palisaro, por vico de palisoj starigitaj por bari, limigi, protekti, k. c.; palisi, por starigi palisaron; paliseto.[2]