Psittacidae alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri familio "Psittacidae" (papagedoj) de birdoj. Por ordo "Psittaciformes" (papagoformaj aŭ psitakoformaj) rigardu la paĝon Papagoformaj. Por Esperanto-muziko legu la artikolon Papago (muziko). |
Papagedoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bluaj kaj Oraj Araoj
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Papagedoj Psittacidae Illiger, 1811 | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Papagedoj aŭ Psitakedoj (latine Psittacidae) estas unu el tri familioj de veraj papagoj. Ĝi konsistas je du subfamilioj: Psittacinae (papagoj de Malnova Mondo aŭ afrotropisaj papagoj) kun ĉ. 10 specioj kaj Arinae (papagoj de Nova mondo aŭ neotropisaj papagoj) kun 157 specioj plus kelkaj specioj, kiuj formortis dum la lastaj kelkaj jarcentoj.[1][2] La familio enhavas kelkajn plej popularajn birdajn speciojn, inter aliaj la blu-flavan araon el la Novmondaj papagoj kaj la grizan papagon el la Malnovmondaj.