Papago alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri ordo "Psittaciformes" (papagoformaj aŭ psitakoformaj) de birdoj. Por familio "Psittacidae" (papagedoj) rigardu la paĝon Papagedoj. Por Esperanto-muziko legu la artikolon Papago (muziko). |
Papagoformaj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Unuigo de arealoj de ĉiuj papagaj specioj (ruĝe)
| ||||||||
Superfamilioj
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
La Papagoformaj aŭ Psitakoformaj (latine Psittaciformes) estas ordo de birdoj, komune konataj kiel papagoj. La ordo enhavas proksimume 352 speciojn kiujn oni grupas en tri superfamiliojn: la papagoideaj (veraj papagoj), la kakatuideaj (kakatuoj) kaj la strigopoideaj (novzelandaj papagoj). Ili troviĝas en tropikaj kaj subtropikaj regionoj, kaj en la suda hemisfero oni eĉ eniras moderaj areoj. Plejparto de specia diverso de papagoj troveblas en Aŭstralazio kaj Sudameriko.
Karakteraj ecoj de papagoj estas kurva beko, rekta starmaniero kaj zigodaktilecaj piedoj kun longaj kurvaj ungegoj. Absoluta plimulto de papagaj specioj manĝas semojn, nuksojn, fruktojn, burĝonojn kaj aliajn plantaĵojn. Kelkaj specioj povas manĝi ankaŭ malgrandajn animalojn kiel insektoj kaj kadavraĵon, kaj anoj de la tribo Loriini specialiĝas je nutro de flora nektaro. Plimulto de la papagoj nestiĝas en arbaj kavernoj. Ili havas blankajn ovojn kaj malfrumaturajn idojn.
Plej ofte papagoj havas malgrandan aŭ neniun seksan duformismon kaj en multaj specioj kaj iĉoj kaj inoj havas tre brile koloran aŭ plurkoloran plumaron. Tio ĉi igis ilin populara celo de ĉasistoj kaj kaptistoj kaj danĝerigis iliajn populaciojn en naturo, sed ankaŭ aperigis por multaj specioj sufiĉe grandajn populaciojn en kapteco. Kune kun korvedoj, papagoj estas inter la plej inteligentaj birdoj, kaj multaj specioj povas lerni imiti homan parolon. Pro sia belo kaj inteligento ili estas tre karismaj kaj popularaj dombestoj kaj havas multajn kulturajn referencojn.