Speciala regiono/provinco Papuo Papua
| |
---|---|
![]() | |
provinco de Indonezio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Jayapura |
Areo | 82 680,95 km² |
Loĝantaro | 1 034 956 (stato de 2022) |
Loĝdenso | 12,52 loĝ./km² |
ISO-kodo | ID-PA |
![]() emblemo
| |
Papuo ekde la fino de 2022 estas (kun iuj insuloj) unu el ses provincoj de la regiono Okcidenta Nov-Gvineo, kiu de 1828 ĝis 1969 estis sub kolonia rego de Nederlando, do nomiĝis nederlanda Nov-Gvineo - de 1969 ĝis 2003 provinco nomata "Papuo" kovris tiun tutan teritorion. De 2003 ĝis 2022 la regiono dividiĝis al orienta parto, nomata "Papuo", kaj la okcidenta duono estis transformita al propra indonezia provinco, Okcidenta Papuo. Fine en 2022, la orienta parto estis plu divitita al nova, reduktita provinco "Papuo", la nordo de la antaŭa orienta parto, kaj tri novaj unuoj: Papua Pegunungan, "Alta Papuo" (fakte la orienta centro), Papua Tengah, "centra Papuo" (fakte la okcidenta centro), kaj Papua Selatan, "suda Papuo" (fakte la sudoriento); krome de la okcidenta parte eltranĉiĝis sesa provinco nomata Papua Barat Daya, "sudokcidenta Papuo" (fakter la nordokcidento). Ĉefurbo de "ĉiuj provincoj nomataj simple Papuo" estis respektive estas Jayapura.