Parazitismo estas kunvivado de du planto- aŭ bestospecioj, kiu estas avantaĝa nur por unu (parazito), malavantaĝa por la alia, sed ne detruas ĝin. Ĉe la ekstrema formo de la parazitismo (parazitoidismo), la parazito detruas la majstroorganismon. Tiu estas rimarkeble ĉe kelkaj insektoj (formikoj, vespoj, abeloj, muŝoj, papilioj): la femalo demetas la ovojn sur aŭ en la majstroorganismon kaj la eloviĝantaj larvoj nutras sin el ĝi.