La parola literaturo aŭ literaturo de parola tradicio estas la aro de literaturaj tekstoj kiuj restis en la memoro kaj estas transpasitaj pere de la voĉo ene de komunumo. Kvankam la parola esprimo povas veni el skriba teksto antaŭa aŭ povas rezulti en skriba kompilo posta, ties ĉefa transiga rimedo estas la voĉo.
La parola literaturo estas kategorio uzata por grupigi artajn montrojn kiel la legendoj, mitoj, tradiciaj popolrakontoj, kantoj, romancoj, anekdotoj, enigmoj, proverboj kaj ajna alia parola esprimo kiu havu estetikan trajtaron kaj estas transpasata uzante voĉon.[1] Tiu klasigo de literaturo enhavas verkojn aŭditajn, rakontitajn aŭ kantitajn sen pera interveno de skribado.[2]
La tekstoj apartenantaj al tia literaturo kutime montras la identecon, valorojn kaj gravajn demandojn por la komunumo el kiu ili formas parton, ĉar se male, tiuj tekstoj ne estas retenitaj kaj ankaŭ ne ripetitaj kaj disvastigitaj.[3]
Ĉar la majoritato de kulturoj havas parolajn literaturajn montrojn, oni povas aserti, ke estas tiom da literaturoj de parola tradicio kiom diversaj kulturoj estas en la mondo. Kvankam kelkaj temoj, roluloj kaj rakonteroj estas ripetitaj en diversaj komunumoj, ĉiu el ili havas propran repertorion de parolaj literaturaj tekstoj kiuj korespondas al tiu grupo, socio, lingvo aŭ geografia areo.[4]