Parola tamburo, ankaŭ pli mallonge paroltamburo,[1] estas tamburoj, per kiuj tamburistoj en orienta Afriko povas vorte komuniki. Per tiuj ĉi tamburoj ili povas interŝanĝi mesaĝojn kaj novaĵojn. Alia nomo estas tamo, kiu devenas de la volofa lingvo (vd. malsupren).
Multaj paroltamburoj havas sablohorloĝo-forman korpon kaj estas surstreĉitaj per du feloj interligitaj per ledoŝnuroj. Oni pinĉas la tamburon sub la brakon kaj ludas ĝin per kurba bastono. Per streĉado kaj malstreĉado de la supra brako oni povas ŝanĝi la tonalton per la ledoŝnuroj. Tiu ĉi apartaĵo ebligas ludi ĉiujn tonlingvojn de Ganao sur la tamburo (la tvian, haŭsa,[2] dagomban ktp.).
Je la tamo ĉiu popolo utiligas por la surstreĉado de la tamburkorpo apartan sistemon.
Lingvo, popolo aŭ teritorio | Nomo |
---|---|
Akanoj | Odondo |
Aŝantioj | Dondo |
Dagombaoj | Lunna |
Haŭsoj, Sonrajoj | Kalangu |
Volofoj | Tama aŭ Tamma |
joruba | Gangan, Dundun |