Parta lingvo | |
Pahlawānīg | |
lingvo • antikva lingvo | |
---|---|
nordokcidenta irana lingvaro • meza irana lingvaro | |
Parolita en | Parta Imperio (inkl. Arsakida Dinastio de Armenio, Arsakida Dinastio de Iberio kaj Arsakida Dinastio de Kaŭkaza Albanio) |
Regiono | Partio, antikva Irano |
Parolantoj | 0 |
Skribo | Pahlavia skribsistemo, Maniĥea alfabeto |
Morto | Marĝenigita de la mezpersa ekde la 3-a jarcento sed plu ekzistis en Kaŭkazio forme de diversaj samnomaj branĉoj |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | xpr |
Glottolog | part1239 |
Angla nomo | Parthian |
Franca nomo | parthe |
La Parta lingvo, ankaŭ konata kiel la arsakida pahlavia kaj Pahlawānīg, estas formortinta antikva nordokcidenta irana lingvo iam parolata en Partio, regiono en nordorienta antikva Irano. La Parta estis la oficiala lingvo de la arsakida Parta Imperio (248 a.K. – 224 p.K.), kaj de ties samnomaj branĉoj, la Arsakida Dinastio de Armenio, Arsakida Dinastio de Iberio kaj Arsakida Dinastio de Kaŭkaza Albanio.
La lingvo havis grandegan efikon al la armena, granda parto de kies vortprovizo estis formita ĉefe per depruntoj el la Parta. Multaj antikvaj Partaj vortoj estis konservitaj kaj nun povas esti viditaj nur per la armena.