Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Partio Whig (Usono)


Partio Whig
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1834 vd
Fino 1860 vd
Antaŭe Nacia Respublikana Partio • kontraŭ-framasona partio vd
Poste Respublikana PartioKnow NothingKonstitucia Unia Partio vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Ideologio

tradiciismo • American System • Parlamenta demokratio • agrarismo • ekonomia naciismo

Fondinto(j) Henry ClayHorace GreeleyWilliam Henry Harrison vd
Retejo [sen valoro Oficiala retejo]
vdr
Whig Partio
Whig Party
partio
Lando  Usono
Ideologio tradiciismo, American System, Parlamenta demokratio, agrarismo, ekonomia naciismo
Retejo sen%20valoro
vdr
Balotilo-reklamo de la Partio Whig, 1844

La Partio Whig [ŭig] estis politika partio en Usono, formale organizita en 1834 de oponantoj de prezidento Andrew Jackson. Tri membroj de la Partio Whig servis kiel prezidentoj de Usono: William Henry Harrison (elektita en 1840), Zachary Taylor (elektita en 1848) kaj Millard Fillmore (elektita en 1848 kiel Vicprezidento; prezidentiĝis kiam Taylor mortis en 1850); ankaŭ John Tyler estiĝis prezidento en 1841, kiam William Henry Harrison mortis, sed la partio preskaŭ tuje elpelis lin pro lia kontraŭado al la ĉefaj politikaj starpunktoj de la partio. Aliaj eminentaj membroj de la partio inkluzivis Daniel Webster, generalo Winfield Scott, kaj Henry Clay. Abraham Lincoln estis ĉefaktivulo de la partio en Ilinojso. Meze de la 1850-aj jaroj, la partio pli-malpli disfalis, grandparte pro malakordo pri politiko rilate al la eventuala establado de la sklavsistemo en novajn teritoriojn de okcidenta Usono; plejmulto el la partianoj transiris en la novan Respublikanan Partion. La lasta prezidenta kampanjo en kiu la partio Whig proponis kandidaton estis 1860.


Previous Page Next Page