![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
pasifloro Passiflora L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La pasifloracoj[2] (latine Passifloraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 35 genrojn kaj pli ol 930 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas pasifloro[2].
Al tiu familio apartenas ankaŭ la iama plantfamilioj de la Malesherbiaceae kaj Turneraceae. La anoj de la familio estas disvastigitaj mondvaste en la Tropikoj kaj Subtropikoj kun la centroj en Afriko kaj la Neotropiso.