Paul Heyse | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Heyse, pentrita de Adolph Menzel
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Paul Johann Ludwig von Heyse | ||||
Naskiĝo | 15-an de marto 1830 en Berlino | ||||
Morto | 2-an de aprilo 1914 (84-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Tombo | Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Bonna universitato Humboldt-Universitato en Berlino Friedrich-Wilhelms-Gymnasium (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Karl Wilhelm Ludwig Heyse (mul) vd | ||||
Edz(in)o | Anna Heyse (en) Margarete Heyse (en) (–1862) vd | ||||
Infanoj | Ernst Heyse (en) ( ) Julie Baumgarten (en) ( Margarete Heyse (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto romanisto verkisto tradukisto dramaturgo desegnisto vd | ||||
Aktiva en | Berlino • Munkeno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paul Johann Ludwig von Heyse (* 15-a de marto 1830 en Berlino, † 2-a de aprilo 1914 en Munkeno) estis germana verkisto kaj tradukisto.
En Berlino kaj Bonn li studis klasikan kaj latinidan filologion kaj arthistorion kaj renkontiĝis i.a. kun la verkistoj Theodor Fontane kaj Joseph von Eichendorff. Grandan influon al lia verkado havis vojaĝo tra Italio dum 1852/53; post ĝi li ekloĝis en Munkeno, kie li fondis la literaturan asocion Krokodil kaj amikiĝis kun Gottfried Keller kaj Theodor Storm.
Dum sia tuta vivo Heyse verkis pli ol 150 novelojn, pli ol 20 teatraĵojn kaj kelkajn romanojn, krome li tradukis el la itala lingvo. En la jaro 1910 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo pro "sia perfekta kaj idealisma arto, kiu speguliĝas en longa kaj laŭdinda agado en la fako de poezio, dramo, romano kaj mondkonataj noveloj. " Heyse elpensis la terminon Butzenscheibenlyrik.