Peter Green | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Peter Allen Greenbaum |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1946 en Londono |
Morto | 25-an de julio 2020 (73-jaraĝa) en Canvey Island |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Elliott School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | gitaristo kantisto kantoverkisto banĝisto kantaŭtoro ![]() |
Peter Allen Greenbaum (29a de Oktobro 1946 - 25a de Julio 2020),[1][2] konata profesie kiel Peter Green, estis angla kantisto-kantoverkisto kaj gitaristo de Blusroko.[3] Kiel la fondinto de Fleetwood Mac, li estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1998. Green fondis Fleetwood Mac en 1967 post sezono en John Mayall's Bluesbreakers kaj tuj establis la novan bandon kiel populara konncertgrupo aldone al sukcesa registranto, antaŭ foriri en 1970. Kantoj de Green, kiel "Albatross" (instrumenta), "Black Magic Woman", "Oh Well", "The Green Manalishi (With the Two Prong Crown)" kaj "Man of the World", aperis en unuopaĵoj, kaj kelkaj estis adaptitaj de diversaj muzikistoj.
Green estis grava figuro en la "dua granda epoko"[4] de la movado de Brita bluso. Eric Clapton laŭdis lian gitarludadon, kaj B.B. King komentis, "Li havas la plej dolĉan tonon kiun mi iam aŭdis; li estis la nura kiu donis al mi malvarman sviton."[5][6][7] Lia persona sonstilo estis komponita de kordofrotado, vibrado, kaj ekonomio de stilo.[4][8]
En Junio 1996, Green estis elektita la tria plej bona gitaristo el ĉiuj tempoj en la gazeto Mojo.[9][10] En 2015, Rolling Stone rangigis lin je la numero 58a en sia listo de "100 Plej Grandaj Gitaristoj el ĉiuj tempoj".[11] La tono de Green en la instrumenta "The Super-Natural" estus klasita kiel unu el la 50 plej grandaj el ĉiuj tempoj fare de Guitar Player en 2004.[12]