Petro Valdo | |
---|---|
Statua figuro de Valdo el Liono, en Worms | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1140 en Liono |
Morto | 1-an de januaro 1217 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | teologo tradukisto de Biblio tradukisto komercisto |
Petro Valdo (1140-1218?) estis fondinto, dum la 12-a jarcento en Liono, de religia grupo, kiu estis deklarita hereza kaj pli poste (16-a jarcento) aliĝis al protestantismo. Li aktivis en Liono kiel komercanto kaj, sekve de plia konvertiĝo laŭ rigidaj preceptoj de kristanismo, komencis prediki la neceson de konvertiĝo de la tuta kristanaro kaj precipe de la ekleziuloj; sed ankaŭ praktike kontraŭis aŭ ignoris dogmojn de la eklezio pro kio li kaj lia grupo estis forigitaj el la eklezio, nome ekskomunikitaj. Rilate tion, tamen, la historio informas ke Petro Valdo revenis al la Eklezio kaj akceptis la vidpunktojn de la eklezio kaj mortis repacigita kun ĝi.