Petro la 3-a (ruse Пётр III Фёдорович; naskiĝis la 21-an de februaro 1728 en Kilo, Ŝlesvigo-Holstinio kaj mortis (probable pereis) la 17-an de julio 1762 en sia rezidejo Ropŝa) estis imperiestro de la Rusia Imperio en 1762. La longeco de lia reĝado dum 186 tagoj estis la plej mallonga en la rusia historio. Li apartenis al la rusa monarka dinastio Romanov, pli precize Romanov-Holstein-Gottorp.