Piemonto | |
itale Piemonte | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | PMN |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 25 400 km² |
Ĉefurbo: | Torino |
Loĝantaro: | 4 341 375 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 171 loĝ./km² |
Provincoj: | Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Torino, Verbano Cusio Ossola, Vercelli |
Komunumoj: | listo de 1.206 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 01 |
Prezidanto: | Alberto Cirio (en 2025) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Piemonto (itale Piemonte [pjemonte], kiu signifas piedon de la montoj) estas regiono de nord-okcidenta Italio.
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 4 341 375 loĝantoj sur areo de 25 387 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 171 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Torino.
Oficiala lingvo estas la itala lingvo, sed preskaŭ duono de la loĝantaro, pli-malpli 2 milionoj, parolas ankaŭ la piemontan lingvon, kiu estas latinida lingvo fakte pli simila al la franca aŭ okcitana lingvoj ol al la norma itala.