Pier Paolo Pasolini (naskiĝis la 5-an de marto 1922 en Bologna; mortis la 2-an de novembro 1975 en Ostia apud Romo) estis itala reĝisoro, poeto kaj publicisto.
Famo venis per liaj lastaj filmoj en la 1970-aj jaroj, sed tuj post ties filmado, li estis murdita. Okaze de la kvardekjara datreveno de lia morto, la itala Poŝto eldonis filatelaĵojn.