Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Pirolo (kemio)

Pirolo
Plataj kemiaj strukturoj de la Pirolo
Tridimensia strukturo de la 1H-Pirolo
Tridimensia strukturo de la 2H-Pirolo
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C4H5N
CAS-numero-kodo 109-97-7
ChemSpider kodo 7736
PubChem-kodo 8027
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora volatila likvaĵo
Molmaso 67.09 g·mol−1
Denseco 0.967 g cm−3
Fandopunkto −23 °C (−9 ; 250 K)
Bolpunkto inter 129 kaj 131 °C
(inter 264 kaj 268 ; inter 402 kaj 404 K)
Ekflama temperaturo 33.33 °C (91.99 ; 306.48 K)
Acideco (pKa) 16,5
Refrakta indico  1,5082
Solvebleco
  • Akvo:Nesolvebla en akvo
  • Solvebla en organikaj solvantoj
Sekurecaj Indikoj
Risko R10 R20 R25 R41
Sekureco S26 S37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H301, H302, H318, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P270, P280, P301+312, P303+361+353, P330, P370+378, P403+235, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Pirolo estas klaso da aromataj heterociklaj kombinaĵoj karakterizita de ringa strukturo komponita de kvar karbonatomoj kaj unu nitrogenatomo, nesolvebla en akvo, solvebla en alkoholoj kaj etero kaj malrapide dissolviĝas en diluitaj acidoj. Tia kia la furano kaj la tiofeno pirolo estas kvinmembraj aromataj heterociklaj kombinaĵoj.

Ĝi estas la plej simpla membro de la familio kaj ĝi ĉeestas en la aminoacidoj prolino kaj hidroksoprolino, kaj en la nature kolorigitaj produktoj tia kia la klorofilo, la hemo, parto de la hemoglobino kaj la bilaj pigmentoj. Pirolo estas volatila senkolora likvaĵo kiu malheliĝas dum ekspozicio en aero. Ĝi trovatas en kelkaj alkaloidoj kaj vasta gamo da alkalinaj organikaj komponaĵoj enhavantaj nitrogenon produktitaj de la plantoj.

Kelkaj derivaĵoj de la pirolo estas la metilpirolo kaj la porfirino. La porfobiligeno, iu trianstataŭata pirolo, estas biosinteza antaŭanto al multaj naturproduktoj tia kia la hemo. La rezinigo de pirolo facile okazas ĉefe kun pli koncentritaj acidaj solvaĵoj; sub hejtado kun acido ruĝa precipitaĵo formiĝas. Pirola vaporo produktas palruĝan koloron kiam humida pino reakcias kun klorida acido, kaj la koloro rapide ŝanĝas al intense ruĝa.

Izomerio - C4H5N
Pirolo
Krotononitrilo
Metakrilonitrilo
Ciklopropila cianido
  1. PubChem

Previous Page Next Page






Pirrool AF بيرول Arabic Pirrol AZ پیرول AZB Пирол Bulgarian Pirol BS Pirrole Catalan Pyrrol Czech Pyrrol German Πυρρόλιο Greek

Responsive image

Responsive image