Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Ponto (mitologio)

Ponto
Originala nomo Πόντος
Sekso vira
Familio
Patrino Geo
Infanoj Nereo, Taŭmaso, Forkiso, Keto, Eŭribio, Telchines, Halie, Lycus, Damon, Adméto, Aegaeon, Cepheus
vdr
Ponto
mara dio de la helena mitologio • Protogono • akva dio
Informoj
Sekso vira
Patrino Geo
Gefratoj Urano
Infanoj NereoTaŭmasoForkisoKetoEŭribio • Telchines • Halie • Lycus • Damon • Adméto • Aegaeon • Cepheus
vdr

Laŭ la helena mitologio, PontoPontoso (el la greka Πόντος, «maro») estis antikva pre-olimpa mara dio. Li estis unu el la Protogenoj (Unuenaskitoj), filo de Geo (la Tero), sen maskla interveno laŭ la poeto Heziodo[1]. Tamen, Higeno asertas ke liaj gepatroj estis Urano (la Ĉielo) aŭ Etero (la Aero), kaj Geo[2].

Skulptaĵo de Ponto, en Tomis.

Laŭ Heziodo, Ponto estis ion pli specifa ol simpla personigo de la maro: li estis ho pontos, tio estas, "La Vojo", vorto uzata de la antikvaj grekoj por designi la maron Mediteraneon[3]. Kun sia patrino Geo, li generis la plej antikvajn marajn diaĵojn: Nereo (La mara maljunulo), Taŭmaso (la respekt-frapa "miraĝo" de la maro, personigo de la danĝeraj flankoj de la maro), Eŭribio (Forta diino), Forko kaj lia fratino-partnero Keto.

Kun la nimfo Talaso (kies nomo ankaŭ signifas "maro", sed laŭ antaŭ-greka radiko), li generis la Telkinojn kaj ĉiun submaran vivantan estaĵon[4]. La paro Ponto-Talaso estis anstataŭita de la grekoj per Pozidono-Amfitrito, kaj en arto, kaj en ilia kultado. Aldone, en la romiaj mozaikoj, la protogenaj maraj gedioj ofte estis Oceano kaj Tetiso. Ponto, fakte, ne havas propran mitaron, nek ĉefrolas rakontojn, krom sian aperon en la mitaj teogonioj kaj genealogioj.

Partneroj kaj idaro
Geo Talaso
  1. Evelyn-White, Hugh G. Ed. The Homeric Hymns and Homerica with an English Translation. Eld. William Heinemann Ltd, Londono, 1914.
  2. Higeno. Fabloj.
  3. La Nigra Maro, ekzemple, estis por la grekoj ho pontos eŭeinos (Εὔξεινος Πόντος), "la maro kiu bonvenigas fremdulojn".
  4. Morford, Mark P. O. Classical Mythology, paĝ. 98 kaj 103. Eld. Oxford University Press, Novjorko, 1999. ISBN 0-19-514338-8, 9780195143386.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.2-6.
  6. Eŭmelo. Titanomaĥio, 3.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Heziodo. Teogonio, 233.
  8. Bakilido. Fragmento 52.
  9. Higeno. Antaŭparolo.
  10. Diodoro Sicila. Historio, 5.55.1.

Previous Page Next Page