Premio Cervantes | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Miguel de Cervantes | |
Organizanto | Ministerio pri Kulturo kaj Sporto de Hispanio | |
Lando | Hispanio | |
Fondita en | 1976 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Premio Cervantes estas literaturpremio, kiun la Hispana Kulturministerio disdonas por honori aŭtoron verkantan en la hispana lingvo. La premion oni anoncas ĉiujare, kaj memore al la mortotago de Miguel de Cervantes la transdono de la premio okazas la 23-an de aprilo de la sekva jaro.
La premio estas konsiderata la plej prestiĝa en la hispanlingva literaturo. En la komenco oni disdonis alternative al aŭtoro de Hispanio kaj de Hispanameriko alternative, sed tiu regulo nun ne estas fiksa, kvankam pli-malpli sekvata. En la jaro 1979 oni donis du premiojn, sed poste oni ŝanĝis la regularon kaj nun povas ĝin ricevi unu homo ĉiun jaron.