Princo Filipo, Duko de Edinburgo (angle Prince Philip, Duke of Edinburgh), KG KT OM GBE AC QSO PC[1] (naskiĝis la 10-an de junio 1921 en Korfuo, mortis la 9-an de aprilo 2021[2]) estis la edzo de reĝino Elizabeto la 2-a. Li estis nepo de reĝo Georgo la 1-a de Grekio kaj origine estis reĝa princo Filipo de Grekio kaj Danio.
Post kiam li ŝanĝis sian naciecon, li fariĝis konata kiel Filipo Mountbatten.
La 19-an de novembro 1947, li estis ordenita Kavaliro de la Ĝartero[3] kaj titolita "Lia Reĝa Moŝto"[4] kaj la 20-an de novembro 1947, li edziĝis kun Princino Elizabeto, la kondiĉa heredontino (nuntempa heredanto al la trono) de la Reĝo Georgo la 6-a, li fariĝis Duko de Edinburgo.[4] Li estis farita Princo de Unuiĝinta Reĝlando en 1957.
La Reĝino kaj Princo Filipo havas kvar infanojn, nome: Karlo, princo de Kimrujo, Princino Anne, Princo Andrew, Duko de Jorko kaj Princo Edward, Grafo de Wessex. Ili havas ok genepojn.