Pripjat | ||
ukraine Припять, ruse Припять | ||
forlasita urbo | ||
Panoramo de Pripjat el la 8-a de junio 2007.
| ||
|
||
Oficiala nomo: Припять | ||
Kromnomoj: Fantomurbo, Urbo de mortintoj | ||
Lando | Ukrainio | |
---|---|---|
Provinco | Kieva provinco | |
Situo | Pripjat | |
- alteco | 120 m s. m. | |
- koordinatoj | 51° 24′ 20″ N 30° 03′ 25″ O / 51.40556 °N, 30.05694 °O (mapo) | |
Areo | 6 587 km² (658 700 ha) | |
Loĝantaro | 0 (2010) en 1985 ĉ. 47500 | |
Denseco | 0 loĝ./km² | |
Fondita | 1970 | |
- statuso de urbo | 1980 | |
- forlasita | 1986 | |
Horzono | MET (UTC+2) | |
- somera tempo | MET (UTC+3) | |
Poŝtkodo | neniu | |
Telefona prefikso | +380 4499 | |
Situo enkadre de Ukrainio
| ||
Situo enkadre de Eŭropo
| ||
Vikimedia Komunejo: Pripyat | ||
Statistiko: statistiko | ||
Retpaĝo: [1] | ||
Evakuita pro Ĉernobila tragedio. |
Pripjato (ukraine При́п'ять, Pripjatj) estas fantomurbo en la nordo de Ukrainio sur samnoma rivero, proksime de la bjelarusia landlimo, kelkajn kilometrojn de la nun haltigita nuklea centralo de Ĉernobilo apud Ĉernobilo.
Ĝi estas nun ekde la ĉernobila akcidento de 1986 morta, forlasita, fermita urbo. Tiu urbo respegulas la staton de Sovetunio en 1986, ĉar oni lasis ĉion tiel, kiel ĝi estis antaŭ la katastrofo. Pripjato kaj ties ĉirkaŭo ne estos sekura por la homoj dum la sekvaj 100 jaroj. Oni kalkulas je 900 jaroj la malkombinon de la radioktivaj materialoj.
En la urbo vivis ĉefe laboristoj de la nuklea centralo kaj iliaj familioj, ĉ. 40 000 loĝantoj. Pripjato estis multrilate modela urbo, vivo en ĝi estis pli kvalita, ol en plejparto de aliaj sovetiaj urboj. Je 36 horoj post la akcidento, oni evakuis la loĝantojn, la areo estas ekde tiam fermita zono, gardita de armeo.
Oni lasis tie eĉ tankojn kaj helikopterojn de la soveta armeo, ĉar ili iĝis dum la evakuado nuklee radiantaj. Troveblas ankaŭ tie granda deponejo por la betonsarkofagaj konstru-restaĵoj. Aparte impresas ruinoj de neniam ekfunkciinta ripoz-parko: la karuseloj en ĝi devis ekfunkcii la 1-an de majo, sed kelkajn tagojn pli frue eksplodis la reaktoro en la centralo.