Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.
Proturo
Protura, aŭ proturoj, kaj foje kromnomataj konuskapuloj,[1][2] estas tre malgrandaj (<2 mm longaj), grundo-loĝantaj animaloj, tiom nerimarkeblaj ke ili ne estis notitaj ĝis la 20a jarcento. Protura konstituas ordon de heksapodoj kiuj estis antaŭe konsiderataj insektoj, kaj foje traktitaj kiel klaso per si mem.[3] Kelka pruvaro indikas ke Protura estas baza al ĉiuj aliaj heksapodoj,[4] kvankam ne ĉiuj esploristoj konsideras ilin heksapodoj, restigante la monofiletikon de Hexapoda nesetlita.[5] Unike inter heksapodoj, proturoj montras anamorfozan disvolvigon, pere de kiu oni aldonas segmentojn dum la mudo.[6] Estas ĉirkaŭ 800 specioj, priskribitaj en sep familioj. Preskaŭ 300 specioj estas enhavataj en unusola genro, Eosentomon.[7][8]
↑Charles E Cook, Qiaoyun Yue & Michael Akam (2005). “Mitochondrial genomes suggest that hexapods and crustaceans are mutually paraphyletic”, Proceedings of the Royal Society B272 (1569), p. 1295–1304. doi:10.1098/rspb.2004.3042.
↑P. J. Gullan & P. S. Cranston. (1994) The insects: an outline of entomology. Chapman and Hall. ISBN 0-412-49360-8.