Provinco Biskajo | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio, eŭska historia teritorio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Bilbao | ||
- koordinatoj | 43° N, 3° U (mapo)43.261944444444-2.9322222222222Koordinatoj: 43° N, 3° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Gorbea [+] | ||
Akvokolektejo | 2 217 km² (221 700 ha) [+] | ||
Areo | 2 217 km² (221 700 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 154 334 [+] (2021) | ||
Denseco | 520,67 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Elixabete Etxanobe | ||
Poŝtkodo | 48 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-BI | ||
Provinco Biskajo | |||
Vikimedia Komunejo: Biscay [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Biskajo aŭ Bizkajo, (eŭske Bizkaia, hispane Vizcaya), estas historia teritorio kaj provinco en la hispana parto de Eŭskio.
Laŭ la stato de 2021 en la regiono vivis 1 154 334 loĝantoj sur areo de 2 217 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 521 loĝantoj/km². Ĝi estas la plej malgranda provinco en Hispanio, kaj unu el la plej dense loĝataj. Ĝi situas en la marbordo de la Atlantika Oceano, inter Gipusko kaj Kantabrio. La ĉefurbo estas Bilbao. Aliaj gravaj urboj estas Gerniko, Barakaldo, Sestao, Portugalete kaj Durango.
La regiono estas ĉefe industria, kvankam nun klopodas favori turismon, ĉefe al Bilbao.
Ĝi donas sian nomon al Biskaja Golfo. Dum multaj jaroj la eŭskoj estis nomataj biskajanoj.