Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Provinco Gorico

Provinco Gorico
provinco de Italioprovinco de Italio • eksa provinco de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Friulo-Venecio Julia
Kodo laŭ ISO 3166-2: GO
Areo: 466 km²
Ĉefurbo: Gorico
Loĝantaro: 138 791 (fine de 2021)
Loĝdenso: 298 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 25
Poŝtkodo: 34070-34079, 34170
Kodo laŭ ISTAT: 031
Telefona prefikso: 0431, 0481
Retpaĝo: Oficiala retejo
Mapo
Mapo
vdr

La provinco Gorico (itale provincia di Gorizia, en Esperanto foje, jam en la tempo de la Habsburga Imperio ĝis 1918, simple nomita Goricio) estas provinco en la regiono Friulo-Venecio Julia, en la nord-orienta Italio. La ĉefurbo, Gorico, situas ĉe la bordo inter Italio kaj Slovenio. La teritorio ekde oktobro 2017 administre ne plu estis oficiala provinco. Ekde tiam la komunumoj apartenis al du intermunicipaj aŭ interkomunumaj teritoriaj unuoj, nomataj Carso Isonzo Adriatico kaj Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: ekde januaro 2020 ĉiuj komunumoj apartenas al tiel nomata "malcentra regiona unuo Gorico", kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".

Fine de 2021 en la regiona unuo vivis 138 791 loĝantoj, el ili 70 154 virinoj kaj knabinoj kaj 68 637 viroj kaj knaboj.[1]

  1. la nombro de loĝantoj fine de 2021 laŭ la italia instituto pri statistiko ISTAT (elektu 2021, poste landoparton "nord-est", regionon kaj provincon kaj premu "cerca")

Previous Page Next Page