Quinten Matsijs la pli juna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1542 en Antverpeno |
Morto | 18-an de aprilo 1589 (46-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno |
Ŝtataneco | Suda Nederlando |
Familio | |
Patro | Jan Massijs |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Quinten MATSIJS la pli juna [matSEJS] (ankaŭ Quentin kaj Metsys aŭ Massys, naskiĝis en Antverpeno en 1543, mortis en Frankfurto ĉe Majno en 1589) estis flandra Renesanco-pentristo, unu el pluraj samlandanoj liaj, kiuj aktivis kiel artistoj de la Tudor-kortego dum la regado de Elizabeto la 1-a. Li estis la filo de la flandra pentristo Jan Massys, Matsys aŭ Metsys kaj la nepo kaj samnomulo de Quinten Matsijs aŭ Metsys.
La pli juna Quinten naskiĝis en Antverpeno, kie li eniris la Gildon de Sankta Luko en 1574; antaŭ ĉ. 1581 li vivis en Londono, verŝajne fuĝinta pro religipogromo en Antverpeno same kiel lia patro kaj onklo faris. Li forlasis Anglion al Frankfurto ĉe Majno en 1588 kaj mortis tie la venontan jaron.[1]
Li estas plej konata pro la Kribrilo-Portreto de Elizabeto la 1-a, en kiu ŝi estas prezentita kiel Tuccia, Vestalo kiu pruvis sian ĉastecon portante akvon de Tibero ĝis la Templo de Vesta sen disverŝado de eĉ unu guto.[2] Elizabeto estas ĉirkaŭita de simboloj de la imperio, i.a. de kolono kaj globo, ikonografio kiu aperas denove kaj denove en ŝia portretado de la 1580-aj jaroj kaj 1590-aj jaroj, plej precipe en la Flotego-Portreto de 1588.[3]