Regna Burgo Trifels | |||
---|---|---|---|
Rokburgo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Germanio | ||
Geografia situo | 49° 11′ 46″ N, 7° 58′ 44″ O (mapo)49.1961117.978889Koordinatoj: 49° 11′ 46″ N, 7° 58′ 44″ O (mapo) | ||
| |||
Retadreso | http://www.trifelsland.de/de/region/burgen/trifels.html | ||
La regna burgo Trifels estas rokburgo en la Palatinata Arbaro supre de la urbeto Annweiler en la distrikto Südliche Weinstraße, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
En la alta mezepoko ĝi havis dum du jarcentoj, de 1113 ĝis verŝajne 1310, la statuson de regna burgo. En 1193 kaj 1194 ĉi tie estis malliberitita la angla reĝo Rikardo Leonkora revenante el la Tria Krucmilito je ordono de la imperiestro Henriko la 6-a kaj nur liberigita post pago de granda elaĉetmono - la legendoj de Robin Hood en Anglio grandparte ĉirkaŭas tiun eventon. La burgo estas protektita kulturmonumento laŭ la Haga konvencio por la protekto de kulturaĵo en armitaj konfliktoj.[1]