Remagen | ||||||
| ||||||
urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Ahrweiler | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02642, 02228 | |||||
Poŝtkodo | 53424 | |||||
Aŭtomobila kodo | AW | |||||
Oficiala Municipokodo | 07131070 | |||||
Subdivido | 5 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Herbert Georgi | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Bachstraße 2 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 17426 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 35′ N, 7° 14′ O (mapo)50.5786111111117.2305555555556Koordinatoj: 50° 35′ N, 7° 14′ O (mapo) | |||||
Areo | 33,16 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.remagen.de/ | |||||
Remagen estas urbo en Germanio, borde de la rivero Rejno kaj suda najbara komunumo de la urbo Bonn. Ĝi troviĝas en la distrikto Ahrweiler de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 17 426 loĝantojn.
Konata la komunumo iĝis interalie pro rejna ponto, la lasta nedetruita ponto el du dum la Dua Mondmilito, kiun la armeo de Nazia Germanio provis bombe detrui dum marto 1945 por malfaciligi la progreson de la armeoj de la Aliancanoj, kvankam la Dua Mondmilito estis tuj finiĝonta kaj la ponta detruo kompreneble neniel ŝanĝus ties rezulton: Kvazaŭ mirakle la detruo tamen ne funkciis, kaj miloj da aliancanaj soldatoj la 7-an de marto povis progresi orienten per ĝi - dek tagojn pli poste la ponto tamen kolapsis.