Rivero Mawddach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Regionoj | Gwynedd |
La Rivero Mawddach (en kimra Afon Mawddach) estas rivero en Norda Kimrio kiu havas sian fonton en ampleksa areo de norde de Dduallt en Snowdonia. La rivero estas tre branĉeca kaj multaj el la gravaj alfluantoj estas de simila grando kun la ĉefa rivero. La akvokolekta areo estas limigita oriente de la masivo Aran Fawddwy kaj okcidente kaj norde de la zono de Harlech kiu formas basenon ĝuste sude de Llyn Trawsfynydd.
Ĉefaj alfluantoj el okcidento estas la jenaj:
Ĉe Dolgellau la rivero eniras ampleksan kaj sablecan estuaron de granda belo. Ĉe ties elfluo estas urbo Barmouth kaj ties fervoja ponto.