Charles Clarence Robert Orville CUMMINGS (9a de junio, 1910 – 2a de decembro, 1990)[1] estis usona aktoro de kino kaj televido konata ĉefe pro siaj roloj en komediaj filmoj kiel The Devil and Miss Jones (1941) kaj Princess O'Rourke (1943), sed li sukcesis ankaŭ en dramaj filmoj, speciale en du streĉofilmoj de Alfred Hitchcock nome, Saboteur (1942) kaj Dial M for Murder (1954).[2] Cummings ricevis kvin nomumojn por la premioj Primetime Emmy, kaj ricevis la Primetime Emmy al la Plej Bonkvalita Aktoro en Unusola Ludo en 1955. La 8an de februaro, 1960, li ricevis du stelojn en la Trotuaro de famo en Holivudo pro siaj kontribuoj al la industrioj de kino kaj televido.[1] La steloj por kino kaj televido estas, respektive, en 6816 Hollywood Boulevard, kaj en 1718 Vine Street.[3]