Vidu ankaŭ la artikolon Rodano (Italio) pri komunumo en Italio.
Rodano | |
---|---|
...en Lyon (Liono) | |
almara rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 812 km |
Akvokolekta areo | 95 500 km² |
Averaĝa trafluo | 1 820 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 853 m |
Enfluejo | Mediteranea Maro |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Ain, Ardèche, Arve, Drôme, Durance, Eyrieux, Gard, Isère, Ouvèze, Saono |
Rivero en Eŭropo | |
Rodano (france Rhône, germane Rhone) estas rivero longa je 812 kilometroj (el kiuj 290 km en Svislando), kiu fontas ĉe la Rodan-Glaĉero en Svislando, trafluas Valezon, trairas la lagon Lemano, trafluas la sudorientan Francion. En Arles ĝi disforkiĝas en du brakojn. La ĉefbrako alfluas kiel Granda Rodano (Grand Rhône) en Marseille al Mediteraneo, kaj la alia brako kiel Eta Rodano (Petit Rhône) almariĝas ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer.
El ĉiuj riveroj, kiuj alfluas al Mediteraneo, Rodano havas la due plej grandan debiton post Nilo.
La mita rivero Eridano estas identigita ĉu kiel Rodano, ĉu kiel Pado.