Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Rodoso (urbo)

Rodoso
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 85100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 54 562  (2021) [+]
Loĝdenso 2 801 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 26′ N, 28° 13′ O (mapo)36.43333333333328.216666666667Koordinatoj: 36° 26′ N, 28° 13′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 19,481 km² ( 194 8.1 ha) [+]
Rodoso (Grekio)
Rodoso (Grekio)
DEC
Situo de Rodoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rhodes (city) [+]
vdr

Rodoso[1], nomata ankaŭ RodoRodiso (greke Ρόδος [ROdos], otomane Rodos ĝis 1912, itale Rodi, 1912–1947) estas urbo ĉe la norda pinto de la samnoma greka insulo, Rodoso. En 2011 la urbo havis 50 636 loĝantojn.

Ekde la administra reformo en 2010, ĝi estas la administra sidejo de la municipo Rodoso (greke Δήμος Ρόδου, Dímos Ródou) kaj formas samnoman municipan distrikton Rodiso (greke Δημοτική Ενότητα Ρόδου, Dimotikí Enótita) [2]. Ĝi konsistas el moderna nova urbo kaj malnova urbo, kiu estas tute ĉirkaŭita de urbomuro. Super la urbo ekzistas la restaĵoj de antikva kastel-simila komplekso (akropolo) sur Monte Smith. Estas du havenoj. La Koloso de Rodoso, unu el la Sep Mirindaĵoj de la antikva mondo, laŭdire staris ĉe la enirejo de la antikva haveno Mandraki [3].

Unu el siaj altiraĵoj estas la mezepoka Rodosa Fortikaĵo, starigita dum la frankrata periodo kiel ĉefsidejo de la Kavalira Hospitalista Ordeno, kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (la t.n. Malnova Urbo) estas unu el la plej bone konservitaj mezepokaj urboj en Eŭropo kaj en 1988 estis aldonitaj al la Monda Heredaĵo de Unesko [4]. Tiele la urbo estas populara turistloko, kaj allogas multe da turistoj.

La metropola areo havas ĉirkaŭ 80 000 loĝantojn en 2001.

  1. laŭ PIV, https://vortaro.net/#Rodoso_kd : "Rodos/oB. Insulo en E Mediteraneo k havenurbo en tiu insulo (28°16′E, 36°27′N): la Koloso de ⁓o (giganta statuo, inter kies kruroj enhaveniĝis la ŝipoj)."
  2. ΦΕΚ B 1292/2010, Kallikratis reform municipalities (greke). Registara Gazeto.
  3. History of Rhodes: Classical Period. Municipality of Rhodes. www.rhodes.gr (2007). Arkivita el la originalo je 2016-05-05. Alirita 2012-04-11 .
  4. Medieval City of Rhodes. United Nations Educational, Scientific, and Cultural Organization. Alirita 23 October 2022 .

Previous Page Next Page