Roza klaso estas termino el hortikulturo, kiu priskribas la engrupiĝon de la rozoj laŭ kriterioj kiel kreskoalto, utiligado aŭ apero de la kulturvario.
Ekde la komenco de la rozbredado en la 18a jarcento ĝis hodiaŭ kreiĝis tutmonde pli ol 30.000 rozo-varioj. Oni dividas ilin hortikulture en diversajn klasojn. Ne temas pri klaso aŭ alia taksono en la senco de la biologia sistematiko. Ankoraŭ ne ekzistas internacie akceptebla divido de la rozoj.
Unue oni povas dividi la rozojn en sovaĝaj rozoj kaj la breditaj kulturrozo, kiuj ankaŭ nomiĝas ĝardenrozoj. La ĝardenrozoj estas dividitaj en malnovaj rozoj kaj modernaj rozoj.
Alia ebleco por dividi rozojn en grupoj estas kreskoformoj kaj utiligado: arbustorozoj, bedrozoj kaj grimprozoj