![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sagunt (stacidomo). |
Sagunto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo en Hispanio municipo de Valencilando ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 46500 • 46520 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 71 377 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 541 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 41′ N, 0° 17′ U (mapo)39.68-0.27833333333334Koordinatoj: 39° 41′ N, 0° 17′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 49 m [+] | ||||
Areo | 132 km² (13 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Sagunto (katalune Sagunt; hispane Sagunto) estas urbo de Valencilando (oriente de Hispanio), ĉefurbo de la komarko Camp de Morviedre. Ĝi situas ĉ. 30 km norde de Valencio, proksime al la Costa del Azahar ĉe Mediteranea Maro.
Ĝi estas plej konata pro la restaĵoj de la praa ibera kaj romia grandurbo de Saguntum, kiu ludis signifan rolon en la Dua Punika milito inter la Kartaganoj (sub Hanibalo) kaj la Romianoj.
La municipo havas du ĉefajn nukleojn: la historia urbo (Sagunto-Ciudad), situita ĉe la proksimo de la kastelo kaj la romia teatro, kaj Puerto de Sagunto (Haveno de Sagunto), je 5 km, ĉe la marbordo, kiu nun grupigas plejmulton de la loĝantaro.