Saint-Brieuc (bretoneSant-Brieg), proponita esperantigo San-Briego[1], estas urbo en Bretonio, en la okcidento de Francio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departementoCôtes-d'Armor (jen france, bretoneAodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (franceBretagne, bretoneBreizh), krome estas administra centro de la arondismento Saint-Brieuc kaj de du kantonoj. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 44 607 loĝantoj sur areo de 21,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 039 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Plérin, Langueux, Trégueux kaj Ploufragan.