La Salientuloj aŭ laŭ la latina scienca nomo Salientia (el latina salere (salio), "salti") estas totala grupo de amfibioj kiu inkludas la ordon de Anuroj, nome ranoj kaj bufoj, kaj variajn formortintajn pra-ranojn kiuj estas pli proksime rilataj al la ranoj ol al la Urodeloj, nome salamandroj kaj trituroj.[1] La plej malnova fosilia "pra-rano" aperis en la komenca Triaso de Madagaskaro, sed la informo el la molekula horloĝo sugestas ke ties originoj povus etendiĝi reen al la Permio, antaŭ 265 milionoj da jaroj.