Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Sambalo

Freŝa malajzia sambalo kun salikokoj

Sambalo estas indonezia kaj malajzia kondimento kaj saŭco kiu, tradicie konsistas el pistitaj kapsiketoj kun salo. Sed estas multaj variantoj ĉe kiu oni aldonas vinagron, frititajn cepojn, fermentitajn salikokojn, fruktosukon, sukeron kaj ĉiajn spicojn.

Malajzianoj kaj indonezianoj preferas freŝan sambalon kaj ne tiun el konservujo. Sur lokaj merkatoj oni povas aĉeti diversajn specojn de freŝa sambalo kiuj estas eksponataj en emajlaj ujoj kaj estas vendataj en plastaj saketoj.

Kelkaj el la variantoj:

  • Sambal ulek (Javo): kapsiketoj, salo.
  • Sambal bajak: kapsiketoj frititaj en oleo kun ajlo
  • Sambal brandal: kapsiketoj frititaj en oleo kun cepoj kaj kemerinuksoj
  • Sambal belacan (Malajzio): kapsiketoj frititaj kun saŭco surbaze de salikokoj
  • Sambal dabo-dabo (Sulaveso): kapsiketoj kaj freŝaj tomatoj
  • Sambal manis: kapsiketoj, cepoj kaj sukero
  • Sambal terasi (Javo): kapsiketoj, terasi (surbaze de salikokoj)

Previous Page Next Page






سامبل Arabic Sambal Catalan Sambal Czech Sambal German Sambal English Sambal Spanish Sambal EU سامبال (سس) FA Sambal (cuisine) French סמבל HE

Responsive image

Responsive image