Sameoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sámit (nord-samea) Saemieh (sud-samea) Sáme (lule-samea kaj pite-samea) Sämmiliih (anar-samea) Säʹmmla (skolt-samea) Са̄мь (kildin-samea) | ||||||||||||||||||
Samea nacia flago | ||||||||||||||||||
etno • indiĝenaj popoloj | ||||||||||||||||||
finn-ugroj | ||||||||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||||||||
~80,000 | ||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||||||||
sameaj lingvoj (akala-samea, anar-samea, kildin-samea, kemi-samea, lule-samea, nord-samea, skolt-samea, pite-samea, ter-samea, sud-samea, ume-samea); norvega, sveda, suoma, rusa | ||||||||||||||||||
Religio | ||||||||||||||||||
Indiĝena ŝamanismo, kristanismo: luteranismo (interalie lestadianismo) kaj ortodoksismo | ||||||||||||||||||
La Sameoj (nord-samee Sápmi aŭ Sápmelaš (sg.)[7]) estas la indiĝenaj loĝantoj de Norda Kaloto, troviĝantaj tie jam en prahistorio. Ili ankaŭ nomiĝas "laponoj", sed tiu vorto estas foje konsiderata malrespekta kaj evitinda. Hodiaŭ Sameoj ĉefe loĝas en Finnmark kaj Troms (Norvegio), Norrland (Svedio), Lappi (Finnlando) kaj Kola duoninsulo (Rusio). Ankaŭ loĝas kelkaj en Nordland kaj Trøndelag (Norvegio). Oni kalkulas ke ekzistas inter 50 mil kaj 100 mil Sameoj, kun plejofta kalkulo je 85 000 Sameoj, el tiuj ĉirkaŭ duono loĝanta en Norvegio. La due plej grandan Samean enloĝantaron havas Svedio, dum nur etaj grupoj ankoraŭ vivas en Finnlando kaj Rusio. La tutan areon parte enloĝatan de Sameoj oni kelkfoje nomas Sameio. Ĝi samgrandas kiel Svedio.
La Sameoj parolas sameajn lingvojn, kiuj estas finn-ugraj kaj parencaj al la finna.