Samoa Insularo | |||||
---|---|---|---|---|---|
insularo | |||||
Akvejo | Pacifika oceano | ||||
Geografia situo | 14° 16′ S, 171° 12′ U (mapo)-14.266666666667-171.2Koordinatoj: 14° 16′ S, 171° 12′ U (mapo) | ||||
Nombro de insuloj | 14 (+multe da rokoj) | ||||
Ĉefa insulo | Upolu | ||||
Tuta areo | 3 028 km² | ||||
Loĝantoj | 260 000 (taksita) | ||||
![]() Mapo de la Samoa insularo | |||||
| |||||
Samoa Insularo (antaŭe: Navigator-insuloj) estas insularo en Polinezio. La insuloj troviĝas oriente de Fiĝio en la suda parto de Pacifika Oceano. La insularo proksimume ampleksas 3 030 km² kaj 250 000 loĝantojn kaj politike estas partigita en du ŝtatojn :
Geologie temas pri altaj insuloj, alidirite insuloj de vulkana origino. Ili estas karakterizitaj de montoklifoj kun densa vegetaĵaro.
Biogeografie la insularo situas en la samoaj tropikaj humidaj arbaroj de la pacifika ekozono. La insularo troviĝas ankaŭ en mara ekoregiono.
La 29-an de septembro 2009 Samoa Insularo estis trafita de cunamo, kiu perdigis la vivon al certe 189 da homoj.
|