Samuel Cooper | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1609 en Londono, Reĝlando Anglio |
Morto | 5-an de majo 1672 (63-jaraĝa) en Londono, Reĝlando Anglio |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Familio | |
Frat(in)o | Alexander Cooper (en) |
Edz(in)o | Christina Cooper (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | George Gordon (died 1649), 2nd marquess of Huntley Q17339529 Portrait of Charles II Stuart (1630-1685) |
Samuel COOPER (n. en 1609 - m. la 5-an de majo 1672) estis angla miniatura portretisto, kaj la pli juna frato de Alexander Cooper.
La artisto estas rigardita de multaj kiel la plej grava pentristo de miniaturaj portretoj de la tuta mondo. Li verŝajne naskiĝis en Londono, kaj estis la nevo de la miniatura pentristo John Hoskins, kiu lin edukis. La kronikisto Samuel Pepys, kiu multfoje skribis pri li, diris ke li estis elstara muzikisto (precipe kiel liutisto) sed ankaŭ lerta lingvisto, senpene scipovante la francan lingvon. Cooper edziĝis kun iu Christiana, kies portreto troviĝas en Welbeck Abbey, kaj la geedzoj havis unu filinon.