Sankta Vitalo de Milano (Milano – Raveno inter la 3-a kaj la 4-a jarcentoj) estis kristana martiro; kaj estas venerata kiel sanktulo de la Katolika Eklezio. Lia memortago estas la 28-a de aprilo.
Laŭ serioza tradicio, li estis edzo de sankta Valeria. Vitalo kaj Valeria estis gepatroj de aliaj du sanktuloj tre venerataj en Milano kaj en Raveno: nome Gervasio kaj Protasio.