Sarah Jessica PARKER naskiĝis la 25-an de marto 1965 en Nelsonville, Ohio, estas usona aktorino, kinproduktoro kaj dizajnisto. Ŝi estas konata pro sia ĉefrolo kiel Carrie Bradshaw en la HBO televidserio Sex and the City (1998-2004). Ŝi gajnis du Premio Emmy unu pro la komedia serio Sex and the City (kiel produktoro) en 2001 kaj alia pro la sama serio sed al la plej bona ĉefaktorino en komedia serio de 2004. Por tiu rolo ŝi ankaŭ gajnis kvar okazojn de la Premio Ora Globo al la plej bona aktorino en komedia serio kaj tri Screen Actors Guild Awards. Ŝi ripetis la rolon en la filmoj Sex and the City (2008) kaj Sex and the City 2 (2010).[1]
Parker faris sian Broadway debuton 11-jaraĝa en The Innocents (1976), antaŭ daŭri por ĉefroli en la titolrolo de la Broadway muzikalo Annie en 1979. Ŝi aperis en la filmoj Footloose kaj Firstborn (1984) kaj revenis al Broadway en la teatraĵo The Heidi Chronicles (1989). Pliaj el siaj filmroloj estas L.A. Story (1991), Honeymoon in Vegas (1992), Hocus Pocus (1993), Ed Wood (1994), The First Wives Club (1996), The Family Stone (2005) kaj Failure to Launch (2006).